Rozoj
Eble la lasta rozo de la jaro, sed kia rozo! Bela kaj vigla kun prujno en la petaloj ĝis la fino. Tiam ili velkas, ripozas kaj printempe la folioj levas la okulojn. La floro mem venas somere. Sanaj, longdaŭraj rozoj bezonas viglan grundon.
Akvumu per la Ora Kruĉo dum printempo kaj somermezo por longa kresksezono. Ĉesu fekundigi en julio por ke la rozo povu ĝustatempe adaptiĝi al la vintro. Kun ora akvo, ĝi ricevas ĉiujn nutraĵojn, kiujn ĝi bezonas, natura leĝo sen fabrikoj, ŝarĝŝipoj kaj komercistoj. Tio estas media laboro.